Pri Time.is
Per Time.is vi povas:
- Eltrovi la ekzaktan tempon nun tuj en kiu ajn el 7 miliono da lokoj tutmonde
- Kontroli la precizecon de via horloĝo
- Kompari tempon diversloke
Vi ankaŭ trovos:
- Kalendaron
- Tempoj de sunleviĝo kaj sunsubiro
- Informoj pri al kiu horzono apartenas certa loko
- Informoj pri hodiaŭaj feritagoj kaj okazaĵoj
- Latitudoj kaj longitudoj
- Integritaj, plenekranaj mapoj de Google
- Popolnombroj
- Ŝlosilaj informoj pri ĉiu lando tutmonde
Time.is tre taŭgas por moveblaj aparatoj. Ĝi uzas tre malmulton de la bandolarĝo kaj la dizajno adaptiĝis al malgrandaj ekranoj.
Precizeco - sinkrone kun la atomhorloĝa tempo
Time.is sinkronas kun atomhorloĝo - la plej akurata fonto de la horo en la mondo. La montrata tempo normale havas precizecon de 0.02-0.10 sekundoj. La precizeco dependas de via retkonekto kaj de kiom okupata estas via komputilo.
Pro kio Time.is ekzaktas?
- Time.is montras la tempon por via detektita (aŭ elektita) loko, ne la tempon laŭ via komputila horloĝo.
- La servilo kiu gastigas Time.is estas sinkrona kun la atomhorloĝa tempo.
- Time.is alĝustiĝas al DST (Somera tempo) eĉ se via komputila horloĝo ne faras tion.
- Time.is ĉiam ĝisdatiĝas per la lastaj informoj pri DST-ŝanĝoj kaj horzonaj ŝanĝoj.
- La montrata tempo ne nur estas ĝisdatigata ĉiusekunde, sed komence de ĉiu sekundo. Multaj retaj horloĝoj, kaj eĉ la horloĝoj de kelkaj operaciumaj sistemoj, ĝisdatiĝas en hazardaj momentoj en la sekundo, kaj ekmisprezentas kiam la komputilo tre okupiĝas, rezultante en salto de 2 sekundoj kiam la misprezento fariĝas sekundodaŭre.
- Se vi alĝustigas vian komputilan horloĝon, Time.is resinkronigas sin.
- Time.is estas gastigata en moderna, rapida, dediĉata servilo, kiu liveras la petitan paĝon en kiel eble malplej da tempo.
- La kodo de Time.is estas mallongigita kaj malmultpeza, tiel do la retejo rapide ŝarĝiĝas kaj montriĝas.
- Sinkronigo per Ajax certigas maksimuman akuratecon.
Senkulpigilo
Time.is celas esti la plej akurata, la plej fidebla kaj la plej uzantamika fonto de tempo kaj tempo-rilataj informoj en la reto. Kvankam ni forte penas provizi korektajn informojn, neniu garantio doniĝas, kaj ĉiu uzo de la informoj en Time.is estas je via propra risko. Popolnombroj povas esti eksdataj. Se vi trovas erarojn, bonvolu informi nin pri tio!
Dankon al
- Geonames.org por ilia datumbazo de pli ol 7 miliono da loknomoj
- timekeeper.uio.no por sinkronigi la tempon
- Joop Kiefte (LaPingvino) por la traduko en Esperanton
- VI pro tio ke vi uzas Time.is!
Time.is estas kreita de Even Scharning / Netburn Web Solutions.
Time Traveler clock font by Pål Syvertsen.
Horzona datumbazo
Time.is dependas de horzonaj datumoj de la datumbazo horzona de IANA. Ni ĉiam provas manteni Time.is ĝisdata per la lasta versio de la horzona datumbazo de IANA. Kiam la horzona datumbazo ne estas ĝisdata kun la lastaj horzonaj disvolviĝoj, ni aplikas niajn proprajn portempajn flikojn.
Time.is nun uzas version 2024b de la horzona datumbazo de IANA (kun flikoj por Paraguay). Lasta ĝisdatigo: 2024-12-22